Traduki estas transskribi el unu lingvo al alia.
Eĉ plie, mi kredas ke traduki estas transpensi.
José Martí, Plena Verkaro
Volumo 24, Havano 1983
La tradukistoj de Tlaxcala estas multnacia kaj interkultura grupo, kun membroj en la kvin kontinentoj, unuiĝintaj kun komuna celo: la horizontala kaj sencenzura transverŝo de la tutmonda soci-politika informaro inter la lingvoj kiujn ni uzas. Nia laboro estas volontula kaj kontraŭ neniu ajn pago. Nia idearo difiniĝas en la Manifesto de Tlaxcala, kaj la paĝoj de ĉi retejo havas kiel normon la principon de rajtocedo aŭ copyleft.