Deklaro kaj malgarantio
La membroj de Tlaxcala praktikas kaj favoras la
konliberon ĉar, inter aliaj kialoj, ĝi estas necesa kondiĉo por la atingo de la celoj prezentitaj en nia
Manifesto.
Ĉiuj niaj publikaĵoj, same originalaj kiel tradukitaj artikoloj, sekvas la principon de rajtocedo aŭ kopi-laso (“copyleft”), kio implicas ke (1) la originalajn artikolojn oni verkas rajtocede, kaj la tradukojn oni faras el rajtocedaj artikoloj, aŭ ĉi lastaj estas publika havaĵo, aŭ la posedantoj de la aŭtorrajtoj rajtigis nin traduki, reprodukti kaj publikigi ilin; (2) nia laboro estas plene volontula kaj sen enspeza celo, kaj do ni ne ricevas, nek postulas, petas, akceptas aŭ pagas al aliuloj ajnan materian kompenson, kaj (3) niaj publikaĵoj, same originalaj kiel tradukitaj artikoloj, povas esti libere reproduktitaj konforme al la principo de rajtocedo, kaj kun ĉiama respekto al la integreco de la tradukita aŭ publikigita artikolo, tiel ke oni citu la aŭtor(in)on, fonton, tradukist(in)on kaj eldonejon, kaj ke oni eksplice deklaru ke ĝi estas reproduktita sub tiuj kondiĉoj.