Hodiaŭ, la 14an de julio 2010, Tlaxcala eniras novan periodon de sia historio: ni prezentas nian novan TTTejon post kelkaj monatoj da intensa laboro fare de niaj bonvolaj aktivistoj sub la taktobastono de nia kara retejestro.
La retejo tlaxcala-int.org sukcedas tiun de tlaxcala.es (plu ekzistonta: alklaku ĉe ARĤIVOJ TLAXCALA 2005-2010 por povi aliri la 10.000 artikolojn en 15 lingvoj publikigitajn ekde la 21a de februaro 2006.) Ni volis ke ĉi nova retejo estu pli eleganta, perfekta, efika, kaj ni plu laboros por igi ĝin pli bona kaj kompleta.
Dum ĉi lastaj kvin jaroj ni trairis longan vojon. De la unua tago ni starigis al ni enorman defion, ŝajne sensencan, sed ni sukcesis teni viva multlingvan kaj interkulturan retejon sen alia kapitalo ol nia volo kaj niaj individuaj kapabloj. La vojo ankoraŭ irota same longas:
Ni volas vastigi nian lingvan agejon al la plej diversaj lingvoj de la homaro, negrave ĉu ilin parolas unu miliardo da personoj aŭ nur 30.000.
Ni volas ebligi ke la luktoj por libero, justo, demokratio kaj vivo ĉie tra la mondo – kaj la personoj efektivigantaj ilin – povu krei ligojn kaj konverĝi.
Norde kaj sude, oriente kaj okcidente plu ekzistas multaj Bastiloj ankoraŭ prenendaj.