TLAXCALA تلاكسكالا Τλαξκάλα Тлакскала la red internacional de traductores por la diversidad lingüística le réseau international des traducteurs pour la diversité linguistique the international network of translators for linguistic diversity الشبكة العالمية للمترجمين من اجل التنويع اللغوي das internationale Übersetzernetzwerk für sprachliche Vielfalt a rede internacional de tradutores pela diversidade linguística la rete internazionale di traduttori per la diversità linguistica la xarxa internacional dels traductors per a la diversitat lingüística översättarnas internationella nätverk för språklig mångfald شبکه بین المللی مترجمین خواهان حفظ تنوع گویش το διεθνής δίκτυο των μεταφραστών για τη γλωσσική ποικιλία международная сеть переводчиков языкового разнообразия Aẓeḍḍa n yemsuqqlen i lmend n uṭṭuqqet n yilsawen dilsel çeşitlilik için uluslararası çevirmen ağı la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverso

 25/09/2017 Tlaxcala, the international network of translators for linguistic diversity Tlaxcala's Manifesto  
English  
 Manifesto de Tlaxcala 
Manifesto de Tlaxcala
Translations available: English  Español  Français  Deutsch  Português  Italiano  Català  عربي  Svenska  فارسی  Ελληνικά  Русский  Tamazight   Türkçe 

Manifesto de Tlaxcala

Tlaxcala, la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverso, naskiĝis en decembro 2005, kreite de eta grupo de bit-aktivuloj interrete konantaj unu la alian kaj malkovrintaj ke ili kundividas komunajn interesojn, komunajn revojn kaj komunajn problemojn. La reto kreskis rapide kaj hodiaŭ enkalkulas multajn membrojn tradukantajn al dek kvin lingvoj. Tiu ĉi Manifesto esprimas ilian komunan filozofion.

Ĉiuj lingvoj de la mondo devas kontribui, kaj tiel ili ja faras, al la frateco de la homa specio. Male al tio kion multaj kredis, lingvo estas ne nur iu gramatika strukturo, vortoj kunĉenitaj laŭe al sintaksa kodo, sed ankaŭ, kaj ĉefe, kreado de signifo kun niaj sensoj kiel deirpunkto. Per tiuj sensoj ni observas, interpretas kaj esprimas la mondon elde specifa persona, geografia kaj politika loko. Tial neniu lingvo neŭtras, kaj ĉiu lingvo portas en si la spuron de la kulturo, al kiu ĝi apartenas. La latina, la unua imperia lingvo, atingis sian kulminon sur la restoj de la lingvoj kiujn ĝi detruis kiam la romaj legioj vastigis sian teritorian regon al la sudo de Eŭropo kaj la nordo de Afriko. Jen kial ne impresas strange ke, komence de Renesanco, la hispana lingvo, siavice gena ido de la latina, refaris plian detruadon, ĉi-foje inter la konkeritaj popoloj de la amerika kontinento.

Imperio kaj imperia lingvo ĉiam kuniras man-en-mane kaj, laŭdifine, agas prede. Ili rifuzas la ali(ul)econ. Ĉiu imperia lingvo faras sin subjekto de la Historio, rakontas tiun ĉi el sia vidpunkto kaj neniigas (aŭ provas neniigi) tiun de la lingvoj kiujn ĝi rigardas malsuperaj. La oficiala Historio de imperio neniam senkulpas, kaj anstataŭe ĝin motivas la volo pravigi hodiaŭ siajn hieraŭajn agojn por projekcii morgaŭen sian propran version.

Neniu konas la suferadon de l’ popoloj konkeritaj de la Roma Imperio, ĉar ne restis skribaj pruvoj de tiu malvenko signifanta la malaperon de iliaj kulturoj. Male, la lingvoj venkitaj de la Hispana Imperio en Ameriko ja postlasis ateston. Ĝis la kvardekaj jaroj de la 16a jarcento, ne longe post la konkero de Meksikio, Frato Bernardino de Sahagún kompilis tion kion oni hodiaŭ nomas la Florenca Kodekso, mikso de naŭatlaj rakontoj (la naŭatla estas la lingvo de la iamaj aztekoj) kaj pentraj bildoj priskribantaj la socion kaj kulturon antaŭajn al la hispana konkero. Dua atesto, kontraŭdiranta la unuan, estas la Tolo de Tlaxcala (Tlaŝkalo), same transskribita en la 16a jarcento de la mestizo Diego Muñoz de Camargo, bazinta sian rakonton sur la pentraj freskoj de siaj superuloj – la tlaŝkalaj nobeloj –, bilde priskribantaj la venon de Hernán Cortés kaj la falon de Tenoĉtitlano. Tlaŝkalo estis tiutempe la regna urbo rivala al la azteka imperio de Tenoĉtitlano, kaj ĝi helpis Cortés detrui ĉi lastan imperion, tiel subskribante sian propran mortopunan verdikton, ĉar la nova Hispana Imperio naskita de tiu malvenko signifis la submetiĝon de ĉiuj antaŭkolumbaj popoloj – ĉu aliancanoj, ĉu malamikoj de la hispana reĝlando – kaj la preskaŭ absolutan pereon de iliaj kulturoj kaj iliaj lingvoj.

Nuntempe la imperian potencon tenas Usono, kies oficiala lingvo estas la angla. Fidele al la kondutaj trajtoj de ĉiu imperio, la angla lingvo trudas nun sian leĝon. Tutaj landoj aŭ teritorioj perdis aŭ perdas siajn komunikajn lingvojn sub la influo de la angla. Filipinoj aŭ Porto-Riko estas nur unu ekzemplo inter aliaj. Laŭ Unesko, en la Afriko suda ol Saharo la falsa prestiĝo donita al la angla, la franca, la portugala aŭ al multaj tieaj lingvoj detruas unu lokan lingvon gepatran ĉiun duan semajnon.

Mavas ne la ekzisto de interlingvo faciliganta la interkonadon en ĉi tutmondiĝaj tempoj, sed jes la fakto ke ĝi peras sian karakterizan superec-ideologion kiu, konscie aŭ nekonscie, elmontras sian malŝaton je la “subalternaj” lingvoj, t.e. ĉiuj ceteraj. La supereckomplekso ĉiam akompananta imperian lingvon tiel intime apartenas al ĝia esenco ke oni povas rimarki ĝin nuntempe eĉ inter la anglalingvaj aktivuloj engaĝitaj en la batalo por pli bona mondo: iliaj komunikiloj palpeble pruvas ke la tekstoj publikigitaj de ili mem en tradukoj el “subalternaj” lingvoj konsistigas nur sensignifan elcentaĵon de ilia tuta enhavo. La nombro de elangligoj al aliaj lingvoj ege superas tiun de tradukoj en la anglaj. Ni ĉiuj kunkulpas pri tio ke ĝis nun ni akceptis tian malegalon.

Tlaxcala, la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverso, naskiĝis kiel postmoderna omaĝo al la samnoma kaj misfortuna regna urbo Tlaŝkalo, farinta la gravegan eraron fidi imperian lingvon – la hispanan – por batali kontraŭ alia lingvo de malplia enverguro – la naŭatla –, kaj konstatinta tro malfrue ke oni devas fidi neniujn imperiajn lingvojn, ĉar ili uzas la lingvojn subalternajn nur kiel levstangon por siaj propraj celoj. La tutmondaj tradukistoj de Tlaxcala aspiras rekrei la perditan destinon de la iamaj tlaŝkalanoj.

La tradukistoj de Tlaxcala kredas je ali(ul)eco, je tio ke bonas proksimiĝi al aliaj vidpunktoj, kaj tial devigas sin  senimperiigi la anglan lingvon publikigante en ĉiuj eblaj lingvoj (inkluzive de la angla) la voĉojn de l’ verkistoj, pensuloj, komiksistoj kaj aktivuloj hodiaŭ verkantaj origine siajn tekstojn en lingvoj, al kiuj la submeta influo de la imperio ne permesas aŭdigi sin. Krome, la tradukistoj de Tlaxcala faciligos al nesciantoj de la angla la konon de ideoj de anglalingvaj aŭtoroj kies verkoj publikiĝas marĝene aŭ en etskalaj komunikiloj, kaj do malfacile troveblaj.

La angla lingvo, estiel institucia kon-aparato, estas nuntempe tutmonda potencstrukturo reprezentanta la mondon laŭ sia bildo kaj simileco, ne petinte permeson de la ceteraj lingvoj kaj kulturoj. La tradukistoj de Tlaxcala plene kredas je la eblo venki la parolmastrojn kaj aspiras forvanuigi tian strukturon por ke la mondo fine estu multpolusa kaj multlingva, diversa kiel la vivo mem.

Tlaxcala elektas tekstojn surbaze de la principo ke ili spegulu la esencajn valorojn de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj,  cele respekti plene la rajtojn kaj la dignon de ĉiuj personoj. La tradukistoj de Tlaxcala estas antimilitismaj, antimperiismaj, kaj kontraŭas la firmaecan tutmondigon novliberalisman. Ili aspiras al la paco kaj egaleco inter ĉiuj lingvoj kaj kulturoj. Ili ne kredas je milito inter civilizacioj nek  je la nuna imperia krucmilito kontraŭ terorismo. Ili kontraŭas rasismon kaj la starigon de muroj aŭ pikdrataj bariloj – ĉu fizikaj, ĉu lingvaj –, malhelpantaj la liberan cirkuladon de civitanoj kaj ideoj sur la planedo. Ili aspiras favori la floradon de la Alia, rekoni ĉi ties rajton, respekti lin, atingi ke li ĉesu esti objekto de la historio kaj iĝu subjekto en situacio de egaleco. Ĉi strebo estas volontula kaj senpaga. Ĉiuj tradukoj fare de Tlaxcala kunhavas la simbolon de rajtocedo aŭ kopi-laso (“copyleft”).

Ĉiulingvaj tradukistoj kaj drogmanoj (“interpretistoj”) – kontaktiĝu kaj unuiĝu! Ĉiel-arke ĉiukoloraj retejestroj kaj blogantoj kundividantaj niajn zorgojn – kontaktu nin!

 
*          *          *

Ne hazarde oni elektis la daton 21a de februaro por publikigi ĉi Manifeston: dum la kvindekaj, sesdekaj kaj sepdekaj jaroj la 21a de februaro estis la monda antikoloniisma kaj antiimperiisma tago.

“Homo postulanta de sia patrujo ne pli ol terpeceton por sia tombo, meritas ke oni lin aŭdu, kaj ne nur aŭdu, sed ankaŭ ke oni lin kredu”. Kovarde, senpune kaj obee al ordonoj de la estonta diktatoro Somoza, la 21an de februaro 1934 estis murdita en Nikaragvo la Generalo de la Liberaj Homoj Augusto César Sandino, unu tagon post la subskribo de la Interkonsento pri Paco, post kiu Sandino decidis retiriĝi al paca vivo en kamparana kooperativo norde en la lando.

Modelo kaj inspiro de la nikaragva pratrujismo, Sandino simbolas la spiriton de la nacia digno, de la batalo antiimperiisma kaj antidiktatura en persista rezisto kontraŭ la okupado kaj interveno usonaj fare de la Armeo Defendanta la Nacian Suverenecon, konsistanta el kamparanoj kaj laboristoj armitaj per labormaĉetoj, rustaj fusiloj kaj bomboj fabrikitaj el dosoj (ladskatoloj) plenaj je ŝtonoj kaj ferpecoj, armeo faliganta malamikajn aviojn preskaŭ ŝtonĵete kaj, ĉefe, alte tenanta senlimajn moralon kaj patruj-amon kontraŭ nevenkema kaj invada armeo centoble pli potenca. Reprezentanto de la humilaj kaj ekspluatataj homoj de Nikaragvo kaj Latin-Ameriko, Sandino heroe pruvis ke la kamparanaro ja povas organizi triumfan rezistadon por la nacia aŭtonomeco.
 
Alian samdatan tagon, la 21an de februaro 1944, Parizo vekiĝis kun la dommuroj kovritaj de ruĝaj afiŝoj anoncantaj la ekzekuton sur la monto Valérien de 23 “teroristoj”, membroj de la Enmigrintoj Laboristoj Kaŝpafistoj kaj Partizanoj, la unua rezist-organizo kontraŭ naziismo sur la franca teritorio. La 36-jara grupestro, Missak Manouchian, estis enmigrinto postvivinta la genocidon de la armenoj. Al la francaj kolaboj (nazi-apogantoj) kiuj ĉeestis la urĝegan juĝon ĉe nazia tribunalo kaj akuze nomis lin fremdulo, li respondis: “Vi heredis la francan civitanecon, sed mi perlaboris ĝin al mi”.
 
La 21an de februaro 1952 dekmiloj da studentoj, intelektuloj kaj laboristoj kuniĝis en Dako, ĉefurbo de la tiama Orienta Pakistano kaj de la nuna Bangladeŝo, por protesti kontraŭ la trudo de la urdua al la bengaloj  kiel sola nacia lingvo de Pakistano. Kiam la studentoj provis manifestacii, la polico ekpafis kaj mortigis kvar el ili tiun tagon, kaj almenaŭ sep pliajn en la sekvaj tagoj. La movado transformiĝis al popola ribelo kiu finiĝis per la sendependiĝo de Bangladeŝo en 1971, post unu el la plej hororaj “gent-purigaj” operacoj de la 20a jarcento, apogita de la registaro de Richard Nixon. De tiam, la bangladeŝa popolo celebras Ekuŝej’on, la 21an de februaro de ĉiu jaro [bengale “ekuŝ” = 21], kiel la Tagon de la Martiroj por teni viva la riĉan heredaĵon de la bengala lingvo. En 2000, Unesko deklaris la 21an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo omaĝe al tiu movado.

“Venis la tempo de la martiroj kaj, se mi estas unu el ili, tio ŝuldiĝos al la frateco, la sola afero povanta savi ĉi landon”. Jen la lastaj vortoj de Malcolm X antaŭ ol esti murdita en mitingo en Harlemo, la 21an de februaro 1965, fare de tri membroj de Nacio de Islamo, kiun Malcolm forlasis en 1963 por krei la Organizon de Afrik-Usona Unueco. En aprilo 1966, liaj murdintoj estis kondamnitaj al dumviva prizonpuno, sed la planintoj de la murdo – la Mastroj de l’ Imperio – restis, kiel plej ofte, senpunaj.

Malcolm X, alinome El-Hajj Malik El-Shabazz, kies origina nomo estis Malcolm Little, aĝis 39 jarojn. Li revenis de pilgrimo al Mekko, kie li eltrovis universalecon post kunvivado kun ĉiadevenaj pilgrimantoj. Unu el la motivoj de lia rompo kun Nacio de Islamo estis ĉi ties kontaktoj kun Ku-Kluks-Klano por diskuti la kreon de sendependa nigrula ŝtato sude de Usono, same kiel la fondinto de cionismo, Theodor Herzl, petis la apogon de la plej aĉaj antisemitoj por sia projekto de juda Ŝtato. Por Malcolm, kies patro estis viktimo de Ku-Kluks-Klano, tia kunlaborado estis nepensebla.

En ĉi tago de rememoroj la tradukistoj de Tlaxcala akceptas la patronadon de tiuj tri batalantoj por la afero de la popoloj, Sandino, Missak Manouchian kaj Malcolm X.

Bitejo, la 21an de februaro 2006, Internacia Tago de la Gepatra Lingvo



 


 All Tlaxcala pages are protected under Copyleft.