TLAXCALA تلاكسكالا Τλαξκάλα Тлакскала la red internacional de traductores por la diversidad lingüística le réseau international des traducteurs pour la diversité linguistique the international network of translators for linguistic diversity الشبكة العالمية للمترجمين من اجل التنويع اللغوي das internationale Übersetzernetzwerk für sprachliche Vielfalt a rede internacional de tradutores pela diversidade linguística la rete internazionale di traduttori per la diversità linguistica la xarxa internacional dels traductors per a la diversitat lingüística översättarnas internationella nätverk för språklig mångfald شبکه بین المللی مترجمین خواهان حفظ تنوع گویش το διεθνής δίκτυο των μεταφραστών για τη γλωσσική ποικιλία международная сеть переводчиков языкового разнообразия Aẓeḍḍa n yemsuqqlen i lmend n uṭṭuqqet n yilsawen dilsel çeşitlilik için uluslararası çevirmen ağı la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverso

 21/08/2017 Tlaxcala, the international network of translators for linguistic diversity Tlaxcala's Manifesto  
English  
 UNIVERSAL ISSUES 
UNIVERSAL ISSUES / “Ni nin engaĝas por konstruo de vasta movado popola, konscia, kritika kai mobilizita”: Jérôme Duval, de CADTM
Date of publication at Tlaxcala: 01/05/2016
Original: “Nous travaillons à la construction d’un large mouvement populaire, conscient, critique et mobilisé” : Jérôme Duval, CADTM
Translations available: English  Español  Deutsch  Italiano  عربي  Português  Русский 

“Ni nin engaĝas por konstruo de vasta movado popola, konscia, kritika kai mobilizita”: Jérôme Duval, de CADTM

Milena Rampoldi ميلينا رامبولدي میلنا رامپلدی Милена Рампольди

Translated by  Carlo Minnaja

 

Jérôme Duval estas aganto de CADTM (france: Comité pour l’Annulation de la Dette du Tiers Monde, Komitato por la Nuligo de la Ŝuldo de la Tria Mondo), fondita en 1990 en Lieĝo kaj nun fariĝinta internacia reto. CADTM partoprenis specife ĉe la revizio de la ŝtata ŝuldo en Ekvadoro kaj en la parlamenta komisiono por la vero pri la ŝtata ŝuldo en Greklando kaj partoprenas en la movadoj kontraŭ la abomenindaj ŝuldoj en pluraj landoj. Ni lin dankas, ke li respondis niajn demandojn, tuj antaŭ la asemblea kunsido, kiu okazis en Tunizo je la fino de aprilo ĉi-jara. – Milena Rampoldi, ProMosaik/Tlaxcala

 

Kiuj estas la ĉefaj celoj de CADTM?

Kiel fiksite en niaj fondotekstoj, CADTM sin engaĝas por favori la ekeston de mondo pli justa, kun respekto al la suvereneco de la popoloj, de la socia justeco kaj de la egaleco inter viroj kaj virinoj.

 Ĝia ĉefa laboro pri la problemo de la ŝuldoj konsistas en la realigo de radikalaj alternativoj, kiu rigardas al la starigo de mondo bazita sur la suvereneco, solidareco kaj kooperado inter la popoloj, la respekto por la naturo, egaleco, socia justo kaj paco. Temas pri fino de la infera spiralo de la neeltenebla ŝuldo kaj de la sudo kaj de la nordo de la mondo kaj la alveno al kreo de modeloj de evoluo socie justaj kaj elteneblaj laŭ la vidpunkto de la medio.

La ŝuldo estas parto de sistemo kiun oni batalu en ĝia tuto, sed por CADTM la nuligo de nelegitima ŝuldo ne estas celo en si mem. Ĝi estas kondiĉo necesa, kvankam ne sufiĉa, por garantii la kontentigon de bezonoj kaj homaj rajtoj. Oni devas do nepre iri preter tion, realigante radikalajn alternativojn por liberigi la homaron de ĉiuj formoj de subpremo socia, patriarkeca, novkoloniisma, rasisma, kasta, kultura, seksa kaj religia.

 

 


Ĉu vi povas klarigi al niaj legantoj la terminon “nelegitima ŝuldo”?

La nelegitima ŝuldo ne estas nocio teknike jura, sed koncepto politika. Ŝuldo nelegitima konsistas en ŝuldo kiu opozicias al la interesoj de la popolo kaj kiun do ĉi-lasta ne havas la devon redoni. La Komisiono pri la vero pri la ŝtata ŝuldo greka, fondita de la prezidantino de la greka parlamento Zoe Kostantopoulou por trovi la aspektojn fiajn, neleĝajn, nelegitimajn kaj ne elteneblajn de la ŝtata ŝuldo greka, difinas ĉi tiun koncepton tiel:

La nelegitima ŝuldo estas ŝuldo kiun la ŝuldanto ne povas esti devigata redoni, ĉar tiu prunto, valorpaperoj, garantiaĵoj aŭ difinoj kaj kondiĉoj por la redono kontraŭas la juron, nacian kaj internacian, aŭ la publikan intereson, aŭ ĉar ĉi tiuj limigoj estas klare nejustaj, ekscesaj, ofendaj aŭ diskutindaj ajnamaniere; aŭ ĉar la kondiĉoj por la akiro de la prunto je ĝia garantiaĵo entenas politikajn klaŭzojn kiuj malrespektas la naciajn leĝojn aŭ tiujn pri la homaj rajtoj, aŭ laste ĉar la prunto aŭ la garantiaĵo ne estas utiligataj por la personoj, aŭ la ŝuldo estas la rezulto de konverto de la privata (aŭ komerca) ŝuldo al publika sub la premo de la kreditantoj.

Gravas memori, ke tiu difino baziĝas sur la ĝeneralaj principoj de la internacia juro. Sur tiu ĉi koncepto baziĝas la popolaj movadoj por postuli la nedevon pagi pri ĉiu nelegitima ŝuldo, kaj tio estas granda parto de la ŝtata ŝuldo de niaj Ŝtatoj en kies nomo la aŭtoritatoj aplikas kontraŭpopolajn politikojn de aŭstereco.

 

 

 

Sizifo

 Kiuj estas la kernaj  aspektoj  de la subpremo je la kolektiva nivelo?

Ni vivas en mondo konsistanta el militoj por akapari al si la naturajn rimedojn kaj la teritoriojn en kiuj estas la serĉo pri profito por multaj malavantaĝe al aliaj. Ĉi tiu mondo generas krakantajn malegalecojn kaj ekskludojn, militojn kaj manĝaĵ-deficiton. Ĝi baziĝas sur la sistema ekspluato de nia laborforto, manipulado de la penso tra nia sistemo eduka kaj amaskomunika kaj la fizika subpremo de malsamaj opinioj. Ĉi subpremo eniras kaŝe en nian ĉiutagaĵon por iĝi normo ĝis kiam tio kio estis vera milito en Alĝerio ne plu aperas en la francaj lernolibroj pri historio aŭ la tiel nomata “savplano” konsentita al iu ŝtato, kiu reale konsistas nur en la savo de la bankoj privataj. Oni kulpigas la civitanon, iĝintan simpla konsumanto, por ke li reduktu siajn dependojn pri energio pere de lampoj malaltkonsumaj, dum video-ekranoj kun alta energia intenso estas instalataj en la metrooj por nin inundi per rekalmoj. En mondo kie oni puŝas al ekscesa konsumado de jam pretaj varoj, oni nin instigas recikli niajn rubaĵojn dum la industriigitaj landoj eksportas siajn toksajn skoriojn en la malriĉajn landojn kaj plu antaŭenpuŝas la nuklean energion, la armadon kaj la kemian industrion, kiuj povus transformi la mondon en kolosan rubejon.

 

http://tlaxcala-int.org/upload/gal_11004.jpg   http://tlaxcala-int.org/upload/gal_8953.jpg

 

Grekio, Ukrainio, Porto-Riko, Egipto

http://tlaxcala-int.org/upload/gal_12344.jpg  http://tlaxcala-int.org/upload/gal_4567.jpg

 

 

Kiel la popoloj povas liberiĝi kaj lukti kontraŭ ĉia subpremo?

Mi ne kredas je la miraklaj receptoj ĉar ĉio dependas de la kunteksto socia kaj politika kaj finfine de la fortorilato, sed la solidaro inter popoloj kaj la agado por mem-emancipiĝo estas du esencaj faktoroj. Sed en la kapitalisma mondo en kiu ni vivas, la privataj interesoj estas gigantigataj de granda konkurado inter entreprenoj kaj homoj. Oni devas kompreni kapitalismon kiel sistemon  detruan kaj mortigan, je la antipodoj de la vivo, sistemon kiu malhumanigas kaj privatigas ĉion. De la akvo kiu nin sensoifigas ĝis nia estonta pensio, ĉio iĝas varo. Estas do esence humanigi niajn ĉiutagajn rilatojn, sociigi la konon kaj fortigi la spertojn kaj rezistojn kiuj multobliĝas ekster la grandaj amaskomunikilaj debatoj. Devas esti ja ni la komunikiloj, se ni volas disvastigi la multajn venkojn en lokaj luktoj kiuj ne estas filmataj sed male sufokataj de la grandaj amaskomunikilaj grupoj privataj. Ĉi tuj bonaj novaĵoj (rigardu ekzemple la retejon Bonnes nouvelles en la franca), eĉ se malgrandaj, pruvas al ni ĉiutage ke la alternativoj estas eblaj, ili laboras al la detruo de la kapitalisma dogmo kiel tiu, ke alternativoj ne ekzistas, la fama TINA (“There is no alternative”, Ne ekzistas alternativo de Margaret Tatcher) devas morti. Ĉi informoj vivodonaj kaj revoluciaj povas nin kuraĝigi kaj kunigi por pliampleksigi la rondojn kiuj rezistas al la subprema kapitalismo ordo. Kompreneble tio ne estas evidenta, sed, kiel diris Antonio Gramsci, necesas kunigi “la pesimismon de la inteligento al la optimismo de la volo”. Oni devas rekapti la vortojn konstante forvojigitajn por adaptiĝi al la sistemo kiun ni estas kontraŭbatalantaj por paroli, krei, rezisti kune por fine vivi en la nuno. La emancipiĝo de la popoloj tra ilia klaskonscio, ilia unuiĝo kiel “klasoj-popoloj” de la 99% kontraŭ la 1% kiu ilin ekspluatas, sed la konsciiĝo ne povas okazi sen la libero paroli.

http://tlaxcala-int.org/upload/gal_13193.jpg

26 jaroj da lukto

Parolu al ni pri la reto CADTM

En 1989, “la alvoko de la Bastilo” lanĉita en Parizo deklaras, ke “nur la solidareco de la popoloj povas rompi la povon de la ekonomia imperiismo” kaj ĝi invitas ĉiujn popolajn fortojn en la mondo al unuiĝo por la tuja kaj senkondiĉa forstreko de la ŝuldo de la landoj tiel nomataj “evoluantaj”. Responde al ĉi tiu voko, la CADTM estis fondita en Belgio la 15an de marto 1990. CADTM Internacia estas nun reto de tridek organizaĵoj en pli ol 25 landoj kaj 4 kontinentoj. Je ĉiu tria jaro por kunordigi sian laboron internacian kaj interkontinentan, CADTM havas sian mondan Asemblean kunvenon. La venonta estos en Tunizo de la 26a ĝis la 30a de aprilo 2016. RAID ATTAC Tunizio, membro de la reto, akceptis gastigi la Mondan Asembleon de CADTM en sia lando, tial ke la marokaj aŭtoritatoj rifuzis doni sian aprobon por organizi ĉi tiun internacian aktivadon en Maroko kiel komence antaŭvidite. Rifuzante agnoski la ricevon de la dosieroj deponitaj en la prefektejoj de la urboj Ait Melloul kaj Bouznika, Maroko profunde sinkas en nedemokratian vojon. Tiu malpermeso inda je totalisma reĝimo aldoniĝas al konstantaj limigoj kiuj afliktas la asocion ATTAC CADTM Maroko kaj al rifuzoj renovigi ĝian laŭleĝan akcepton por ke ĝi povu agi konforme al la leĝo.

La Monda Asembleo de la reto estas momento grava por la komitato en kiu oni decidas kune por novaj aliĝoj de organizaĵoj kiuj tion petas. Ni proponos probable ŝanĝon de la nomo por la organizaĵo, ĉar “Tria Mondo” ne estas plu rilata al fora sudo, ĝi disvastiĝas tra la tuta mondo, startante de Grekio kaj Ukrainio en Eŭropo. Ni evoluigas ankaŭ intensan laboron en la la nordaj landoj kaj ni estas, ekzemple, aparte atentaj al la naskiĝo de novaj sociaj movadoj kiuj volas kontroli la ŝuldon kaj rifuzi la pagadon, kiel en Hispanio, kaj ni daŭrigas nian laboron pri la revizio de la greka ŝuldo. Ĉiuokaze ne ekzistas unu mondo evoluinta kaj unu subevoluinta, sed mondo misevoluinta, memorigas al ni CETIM.[1]

La fortigo de la sociaj movadoj estas prioritato por CADTM. Ĝi partoprenas en internaciisma perspektivo en la konstruo de vasta popola movado, konscia, kritika kaj mobilizita. Konvinkita de la neceso kunigi la luktojn por emancipiĝo, CADTM Internacia subtenas ĉiujn organizojn kaj koaliciojn kiuj laboras por egaleco, socia justeco, gardado de la naturo kaj de la paco.

 

Kaj la ŝuldo de Usono, kiu estas la unua en la mondo, kun pli ol 18.000 miliardoj da dolaroj, kion vi pensas pri ĝi? 

La ŝuldo de Usono estis pliigita por savi la bankojn per plano nomata “sava” je pli ol 3.300 miliardoj da dolaroj ne enkasigitaj inter 2008 kaj 2013 kaj la samaj bankoj forigis pli ol 14 milionojn da familioj el siaj domoj ekde 2005. Krom tio, estas fundamentaj diferencoj kompare al la ŝuldo de aliaj landoj. Se Usono estas la plej ŝuldoplena en la  mondo, kun pli ol 19.000 miliardoj da dolaroj ekde la komenco de marto 2016 (t. e. 103% de la interna bruta produkto), la problemoj ne estas la samaj kiel por la aliaj landoj malriĉigitaj de la “ŝuldosistemo” pro pluraj kialoj.

Ni retrorigardu mallonge. Je la fino de la dua mondmilito, Usono sin trudis kiel la plej granda kreditanto en la mondo. Ĉefa ekonomia monda potenco de la kapitalisma sistemo, ĝi kontrolas la grandajn internaciajn financajn instituciojn kiuj ŝuldigas la tutan terglobon kiel la Internacia Mon-Fonduso kaj la Monda Banko situantaj en Vaŝingtono, kaj kie Usono ĝuas rajton je vetoo. Krome, Usono ne bezonas grandajn rezervojn de eksterlanda valuto ĉar la mondo akceptas la dolaron kiel monon de internacia pagado, tio estas alia fundamenta privilegio.

Krome, la valorpaperoj de la ŝtata ŝuldo de kelkaj evoluintaj landoj, kiel la obligacioj de la Usona Trezoro, estas konsiderataj malpli riskaj kaj facile trovas aĉetantojn. Ĉi tiu estas la kazo de Ĉinio, kiu havas da ili 1.240 miliardojn, kaj Japanio. Malpli konate estas, ke ĉi tiu estas aŭ la kazo de multaj afrikaj landoj kaj de Rusio kiu pliigis siajn investojn en 2015 kaj ŝajnas esti la 15a posedanto de la usona ŝuldo per 92 miliardoj da dolaroj. Se Usono sukcesas teni ĉi tiun nivelon de enŝuldiĝo superanta 19.000 miliardojn da dolaroj, t. e. preskaŭ dekoblon de la tuta eksterlanda ŝuldo de la evolulandoj (1800 miliardoj da dolaroj) estas tial, ĉar la resto de la mondo pruntas al ĝi monon. Interalie la kuponoj de la Trezoro ĝuas pozitivan noton de la klasifikaj agentejoj privataj kiujn Usono pagas kaj kontrolas (Fitch Ratings, Standard & Poors kaj Moody’s) kaj tial Usono povas daŭre enŝuldiĝi malaltkoste kaj do financi sian ŝuldon.

Krome Usono havas la eblon prunti el la Federal Reserve (FED, egalvalora al centra banko). Tiel, el la tuta ŝtata ŝuldo (19.000 miliardoj da dolaroj), 5.300 miliardoj reprezentas la nacian ŝuldon al la FED. Memoru ke ĉi tiu ago estas malpermesita ene de la Eŭropa Unio, en kiu la ŝtatoj membroj ne rajtas pruntepreni el siaj centraj naciaj bankoj aŭ el la Centra Eŭropa Banko kaj havas neniun alian solvon krom pruntepreni je altaj rentumoj el la bankoj privataj, kiuj siavice ricevas monon el la Centra Eŭropa Banko tre malaltkoste. Negoco altprofita por la bankoj…

http://tlaxcala-int.org/upload/gal_13190.jpg

Fine, oni ne povas ignori la privatan ŝuldon de la studentoj bazitan sur sitemo de instruado privata neeltenebla. La ŝuldo de la studentoj en Usono nun atingas pli ol 1200 miliardojn da dolaroj. Ĉi tiu sumo estas multe pli alta ol la ŝtata ŝuldo al eksterlando akumulita de Latina-Ameriko kaj Afriko. Je la fino de la studado multaj studentoj senlaboraj estas kaptitaj en ŝuldo kiu ilin strangolas, 35.000 dolaroj averaĝe en 2015.

Ŝuldo kiun ili penas pagi kelkfoje eĉ ĝis emeritiĝo. La urba kolektivo Strike Debt kunigas la enŝuldiĝintajn studentojn kaj ilin subtenas en la lukto kontraŭ la bankoj.

 





Courtesy of Tlaxcala
Source: http://tlaxcala-int.org/article.asp?reference=17677
Publication date of original article: 12/04/2016
URL of this page : http://www.tlaxcala-int.org/article.asp?reference=17826

 

Tags: Jérôme DuvalCADTMNelegitima ŝuldoalternativoj a la kapitalisma Tuniziosociaj movadoj Internacia Mona FondusoMonda Banko
 

 
Print this page
Print this page
Send this page
Send this page


 All Tlaxcala pages are protected under Copyleft.