Ni envicigu la aferojn: la delega leĝo pri telefonaj subaŭskultadoj, la reformo de la Senato, la intervenoj sur la Ŝtatan Radioentreprenon, artikolo 18 forviŝita el la Leĝo pri la Laboro… Ĉiuj aferoj kiuj, se okazintaj antaŭ dek kvin jaroj sub la regno de la Sinjoro el Arcore (Silvio Berlusconi), estus plenigintaj (kaj tio ja okazis!) placojn kaj paĝojn de gazetoj. Sed kio do okazis, kio do okazis al ni, se nun ja la silento estas la bruo kiu nin timigas plej multe? Okazis paradoksa endormiĝo, ia ĝenerala anestezo. Ĉu vi memoras tiun malnovan fabelon, la Ratkaptisto el Hameleno? Flutisto sorĉas la ratojn por ilin konduki al la rivero, kie ili dronas, liberigante tiel la urbon. Ĉar la vilaĝanoj ne plenumas sian vorton kaj ne lin pagas, li pro venĝo per sia fluto sorĉas ankaŭ la infanojn kaj ilin fortrenas kun si.

JEN, OKAZIS la samo al la ĵurnalistoj kiuj devus esti la unuaj konsciantoj pri la graveco de informado: per tiom insista flutado ili kvietigis tro multe da personoj! Sed ne temas nur pri la gazetaro. Nun ni havas klason da intelektuloj kiuj plejparte perdis la tamburon, grandiozan instrumenton por veki gapantajn infanojn. Multaj silentas: ili ne havas dignon, do ne ekindignas. Multe pli ol la perfido de la kleruloj!

Multaj pensas: kio min devigas al elmetiĝo? Iam eble mi bezonos ion, komplezon, helpon de iu kiun mi nun kritikas. Ĉio estas ludata tra ĉantaĝoj, tra la ebloj akiri profiton. Kiu kreas informadon aŭ opiniojn komprenis, ke oni devas akcepti la ludon. Se vi ekkritikas, obĵetas, faras eĉ nur neplaĉajn rimarkojn, vi estas simple forviŝita. Nun la rutino estas la jena: skribi sur la nigra tabulo la nomojn de tiuj kiuj “miskondutis”. Kiu ne samviciĝas estas ele. Kaj per “ele” mi celas “ele el ĉio”.
La konsekvencoj de ĉi tiu pensmaniero ne ja unika, sed servuteca, konformema kaj oportunisma estas teruraj: malaperas la antikorpoj. Tio povas krei socion de mallertuloj kaj piedlekantoj. Sufiĉas rigardi la parlamentanojn, kiuj pravigas siajn opiniŝanĝojn per la malnova kara esprimo “Mi ja havas familion”: galimatio de la faŝisma epoko. Mi vidas ĉirkaŭsieĝon de la libereco de sinesprimo, kuraĝuloj estas eliminataj. La povo ekde ĉiam volas silentigi nekonsentajn voĉojn: sed en sistemo sana kutime ĝi trovas limon en la opoziciantoj.
Intelektuloj iam gvidis la publikan opinion. Sed hodiaŭ kiu aŭdacas levi la kapon?
