TLAXCALA تلاكسكالا Τλαξκάλα Тлакскала la red internacional de traductores por la diversidad lingüística le réseau international des traducteurs pour la diversité linguistique the international network of translators for linguistic diversity الشبكة العالمية للمترجمين من اجل التنويع اللغوي das internationale Übersetzernetzwerk für sprachliche Vielfalt a rede internacional de tradutores pela diversidade linguística la rete internazionale di traduttori per la diversità linguistica la xarxa internacional dels traductors per a la diversitat lingüística översättarnas internationella nätverk för språklig mångfald شبکه بین المللی مترجمین خواهان حفظ تنوع گویش το διεθνής δίκτυο των μεταφραστών για τη γλωσσική ποικιλία международная сеть переводчиков языкового разнообразия Aẓeḍḍa n yemsuqqlen i lmend n uṭṭuqqet n yilsawen dilsel çeşitlilik için uluslararası çevirmen ağı la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverso

 26/02/2017 Tlaxcala, the international network of translators for linguistic diversity Tlaxcala's Manifesto  
English  
 EDITORIALS & OP-EDS 
EDITORIALS & OP-EDS / Tlaxcala : "Lingvoj devus esti pontoj, ne muroj"
Date of publication at Tlaxcala: 24/01/2016
Original: “Languages should be bridges, not walls”: Tlaxcala
Translations available: Русский  Français  Italiano  Deutsch  Español  فارسی 

Tlaxcala : "Lingvoj devus esti pontoj, ne muroj"

Fact. International

Translated by  Jorge Camacho Cordón

 

Intervjuo kun Fausto Giudice, unu el la kunordigantoj de Tlaxcala, la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverseco

Ĉu vi povas diri al niaj legantoj pri la laboro de via retejo? Por kio ĝi kreiĝis? Kion signifas ĝia nomo?

Tlaxcala estas reto de volontulaj tradukantoj kiu publikigas ilian laboron sur propra retejo. Ĝi estis kreita antaŭ 10 jaroj de interretaj aktivuloj kunhavantaj la bezonon de organizi kaj raciigi traduklaboron. Tre ofte tradukanto estas izolita kaj funkcias tute sola. Samtempe eĉ plej bona traduko ĉiam bezonas esti reviziita de denaska parolanto de la koncerna lingvo. Do ni kreis la reton unue por povi organizi kunlaboradon inter tradukistoj. Ni estis tri ĉe la komenco, poste 5, poste 10 kaj nun ĉirkaŭ 120, certe kun ŝanĝiĝantaj niveloj de engaĝiĝo. Ni publikigas tekstojn en 15 lingvoj. En preskaŭ dek jaroj, ni eldonis ĉirkaŭ 30.000 artikolojn kaj dokumentojn (tekstojn, bildojn, filmojn kaj sonregistrojn).

Tre baldaŭ, kiam ni diskutis la projekton, ni konsentis pri la bezono establi klaran bazon por nia laboro, kaj tial ni redaktis manifeston klarigantan nian komunan filozofion kaj bazajn principojn. Ni petas ĉiun tradukiston pretan aliĝi al ni legi ĝin kaj diri al ni ĉu li / ŝi konsentas kun ĝi. Oni elektis la nomon Tlaxcala por komuniki jenan mesaĝon: popolo aŭ komunumo subpremata de Imperio neniam fidos alian Imperion por iĝi libera. La tlaŝkalanoj estas popolo en Meksikio, kiu helpis la hispanajn konkerantojn frakasi la Aztekan Imperion. Kiam la eŭropaj "liberigantoj" finis la laboron, ili “okupiĝis” pri la tlaŝkalanoj, kiuj estis siavice parte ekstermitaj.

Nia ĉefa celo dekomence estis kontraŭbatali la imperian monopolon de la angla lingvo en la TTT. Tiu monopolo estas ne nur lingva: ĝi estas kultura, ideologia kaj, last-instance, politika. Fakte la Novparolo uzita de la Ministrejo de Vero en 1984 de Orwell estas la angla! Ĉi Imperia superregado percepteblas ĉie. Nur unu ekzemplo: UN havas ses oficialajn lingvojn: angla, franca, hispana, rusa, araba kaj ĉina. Do tie estas devigo eldoni ĉiujn dokumentojn en tiuj lingvoj. Sed multaj, se ne la plej multaj, el tiuj dokumentoj estas nur en la angla kaj eble la franca aŭ la hispana, sed ne en la rusa, la araba aŭ la ĉina. Kelkaj tre gravaj raportoj pri Palestino aŭ Sirio eĉ ne ekzistas en la araba. La samo validas pri multaj Okcident-gvidataj internaciaj organizoj, de IMF al EU. Vi komencas paroli ilian lingvon kaj vi fine pensas kiel ili.

Aldone al tio, plej multaj parolantoj de la angla, dekomence jam la 323 milionoj de usonanoj, estas unulingvaj, kio signifas ke ili ne povas legi alian lingvon ol la anglan. Ĉi tio kontribuas al ilia endoktrinigo per unudirekta pensado, kion la francoj nomas la sola pensmaniero. Traduki tekstojn el aliaj lingvoj en la anglan devas tiam esti rigardata kiel speco de porhomara laboro, de terapio por cerbolavitaj homoj, por helpi ilin ŝanĝi siajn torditajn ideojn pri, ni diru, Palestino / Israelo, Venezuelo, la landoj de la eksa Sovetunio, alivorte la Cetero de la Mondo.

Klare, ni ne povas konkurenci kun la Grandaj Amaskomunikiloj, kiuj havas milionoble pli da rimedoj ol ni: antaŭ ĉi tiu granda industrio, ni estas nur metiistoj. Ili atingas milionojn da homoj, ni atingas dekojn da miloj. Ĉiuokaze, ni apartenas al la tutmondaj alternativaj komunikiloj, kiuj havas nebagatelan efikon sur la ĉefajn komunikilojn kaj, konsekvence, sur la opini-konstruadon. La dokumentoj kiujn ni publikigas estas vaste reeldonitaj kaj trovas sian vojon tra la interreta ĝangalo. Ĉar ni ĉiuj volontulas kaj nia laboro estas tute nekomerca, kio havas kaj avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Avantaĝoj estas nia plena libereco de ajnaj premoj kaj potencoj. Malavantaĝoj estas nia ekstrema malriĉeco, kio permesas neniun el ni vivteni sin pertiu laboro, tiel ke ni devas rigardi aliloken por trovi pagatan laboron. Ĉi tio tuŝas la kapablon de niaj membroj fari regulan laboron sub striktaj limdatoj.

Iuj el la regionoj al kiuj la materialo estas dividita en via retejo reciproke kuntuŝiĝas. Ĉu tio kreas ĝenojn kiam la materialoj estas publikigitaj?

Ajna speco de kategoriado estas malperfekta. Ni faris miksaĵon de geografia kaj tema divido, kio devigas nin kelkfoje elekti kien meti artikolon. Kiam ni havas ekzemple materialon pri la konflikto inter Rusujo kaj Turkujo pri Sirio, kie ni publikigu ĝin? Ĉu en la sekcio nomata Ummo (la arab-islamaj landoj, al kiuj apartenas Sirio), ĉu en Eŭropo (al kiu apartenas Rusujo), ĉu al Universalaj temoj (ĉar pliaj landoj estas envolvitaj)? Ni decidos laŭokaze. Tio ne multe gravas, ĉar homoj pli emas orientiĝi per la etikedoj kiujn ni aldonas al ĉiu artikolo ol per la sekcioj. Ĉiuokaze, ĉar ni prioritatigas analizon prefere ol "varmegajn novaĵojn", nian retejon oni rigardu pli kiel referencan bibliotekon ol kiel interretan ĵurnalon. Artikoloj kiuj perdas aktualecon post kelkaj horoj ne interesas nin.

La rusa radikale maldekstrema verkisto Tarasov insistas ke la maldekstro devas lerni kaj uzi rarajn (t.e. malofte uzatajn) lingvojn. Li vidas ĉi sintenon kiel instrumenton de opozicio al imperiismo. Kiel vi taksas la rilaton inter kontraŭimperiismo kaj la subteno de raraj lingvoj?

Ekzistas 6.000 lingvoj en la mondo, el kiuj unu malaperas ĉiun duan semajnon. Se la "evoluo" daŭras tiamaniere, 90% el la homaj lingvoj estos malaperinta fine de la jarcento. Fakte kio okazas pri la lingva diverseco simila al kio okazas pri biodiverseco, kun la estingiĝo de specioj akcelata de la tutmonda varmiĝo. Do homoj devas batali por defendi kaj konservi lingvan diversecon same kiel ili batalos por biodiverseco.

Por kontraŭbatali imperiismon efike, vi devas scii almenaŭ du lingvojn, tiun de la Imperio kaj vian propran, kaj eble unu aŭ du pliajn, por povi konstrui aliancojn. Ni provis evoluigi sekciojn por t.n. raraj lingvoj en Tlaxcala, kiel Esperanto (parolata de inter 100.000 kaj 10 milionoj) kaj la tamaziĥta (parolata de 45 milionoj, sed sen klara statuso en la landoj kie ĝi estas parolata, de Maroko ĝis Egiptujo), sed tiuj sekcioj estas ne tiel aktivaj, pro nesufiĉaj homfortoj. Povi traduki kaj eldoni en laŭeble multaj lingvoj estas revo, sed ni devas alfronti realaĵon: malfacilas mobilizi homojn por tiaj projektoj sen alia rimedo ol bonvolo kaj kelkaj komputiloj!


Jaume Plensa, Spillover II

Naciismaj movadoj rekomendas devigan uzadon de nur unu ŝtata lingvo en la limoj de la koncerna ŝtato. Tiu principo aplikiĝis ĝisekstreme en Turkujo; tiu principo estas konstante subtenata de ukrainaj naciistoj. Ja provo malpermesi la rusan lingvon iĝis katalizilo por ribelo kontraŭ Majdanon en Ukrainujo. Ĉu vi vidas ian alternativon al la principo de deviga oficiala lingvo?

La alternativa respondo al ideologio devas esti ne alia ideologio, sed la realo. En la, cetere pasiigaj, prilingvaj demandoj la sola maniero agi estas kontroli la realon kaj tiri konkludojn el tio kion la realo diras al vi. Infanoj devus ĉiam lerni legi kaj skribi sian veran gepatran lingvon,  ne tiun "oficialan", se oni volas ke ilin iĝu adoltoj kun bona rego de la bazaj iloj. Nur havante bonan komprenon de la bazaj iloj en sia unua lingvo ili povas esti enkondukitaj en duan, kaj poste en trian. Plej multaj landoj de la iama socialisma bloko estas dulingvaj aŭ plurlingvaj, do ili devus havi pli ol unu lingvon kiel oficialan kaj / aŭ nacian lingvon. La eraro kiun faras plej multaj naciistoj tra la tuta mondo estas igi lingvojn muri kiam ili devus ponti. La alĝeria verkisto Kateb Yacine iam diris: "la franca estas nia militpredo", argumentante por konservado de la franca kiel lingvo por Alĝerio kune kun la araba (kaj la tamaziĥta, la t.n. berbera).

La reta tradukilo de Google pliigas sian kapablon. Nun ĝi povas traduki el pli kaj pli da aziaj kaj afrikaj lingvoj. Ĉu tio ne kreas potencialan minacon al via projekto?

Mi ja revas vidi efikan kaj fidindan ilon por aŭtomata tradukado, tiel ke ni povus dediĉi nian tempon kaj energion al aliaj, pli gravaj taskoj. Sed restas ankoraŭ longa vojo ĝis tio. Kiel Umberto Eco klarigas, la aŭtomataj tradukilojn oni nutras per vortaroj, dum necesus nutri ilin per enciklopedioj. Ili povas pli-malpli traduki simplajn kurtajn frazojn, sed el pli longaj, pli kompleksaj tekstoj ili faras nur kaĉon. Krome, korekti tekston aŭtomate tradukitan postulas preskaŭ tiom da tempo kiel traduki ĝin rekte. Ĉar ni ĉiuj estas volontuloj, ricevantaj nul monsumon por nia laboro, ni povas perdi nenion. Do bonvenon al ajna vere inteligenta roboto! Добро пожаловать в любой действительно умного робота! Sed, dume, ni urĝe bezonas kunlaborantojn povantajn traduki el kaj en la rusan, do ĉiu volontulo bonvenas! Nur skribu al ni ĉe http://www.tlaxcala-int.org/contact.asp

 





Courtesy of Tlaxcala
Source: http://fact.international/2016/01/languages-should-be-bridges-not-walls-/
Publication date of original article: 08/01/2016
URL of this page : http://www.tlaxcala-int.org/article.asp?reference=17101

 

Tags: TradukoLingva diverso Tlaxcala
 

 
Print this page
Print this page
Send this page
Send this page


 All Tlaxcala pages are protected under Copyleft.