Manuel Talens mortis la mardon, 21an de julio en Valencio post longa malsano. Perdante lin ni perdas fraton, amikon, kompanon. Ni delonge sciis ke li estas senanstataŭa, de kiam lia malsano distigis lin de ni. Lia malapero lasas grandan vakuon.
Manuel demetis la kuracistan kitelon por vesti sin kiel verkiston kaj tradukiston. De siaj trejniĝo kaj

sperto kuracistaj li tenadis enorman kapablon atenti aliulojn kaj aliulan suferon. Li estis unu el la tri kunfondintoj de la reto Tlaxcala kaj la ĉefa redaktinto de la
Manifesto por la lanĉo de nia retejo Tlaxcala en februaro 2006.
Manuel estis komunisto sen partio, sendogma revoluciulo, «elementa sokratano» tiom kiel li povus alproprigi la devizon de la atena saĝulo: «Mi scias nur ke mi scias nenion ». Ni pasigis horojn parolante pri la okazaĵoj en la mondo, kaj ekde la eksplodo de la arabaj revolucioj, pri ĉi lastaj; Manuel faris ĉion eblan al si por kompreni ilin kaj por superi sian nekonon de la araba mondo.
Ni konatiĝis en 2005 danke al Palestino, danke al la traduko de longa konverso kiun li havis kun la eksisraela saksofonisto, eseisto kaj romanverkisto Gilad Atzmon. La titolo de tiu teksto,
Belo kiel politika armilo, povus resumi unufraze la kredon de Manuel, kiun nenio kolerigis pli ol la fuŝado de iuj aktivulaj retejoj tradukantaj tekstojn iel ajn —“puge”, li diris—, kun senhonta manko de respekto por la aŭtoroj, por la legantoj kaj, fine, por si mem.

Manuel tre grave rolis por firmigi etikon en nia reto de tradukistoj, kaj kontribuis al la fiksado de iuj simplaj reguloj. Unua regulo: por traduki tekston necesas kompreni ĝin. Dua regulo: Necesas igi ĝin komprenebla. Bedaŭrinde ne ĉiuj kundividas tiujn ĉi memevidentajn ideojn. Ni trovis frazon de José Martí kiu resumis la komunan filozofion kiun ni provis konstrui:
“Traduki estas transskribi de unu lingvo al alia. Eĉ plie, mi pensas ke traduki estas transpensi.
”
En ĉiuj siaj tradukoj, ĉu al la hispana, al la franca aŭ al la angla, Manuel estis eminenta transpensisto. Lia naskiĝ-urbo Granada devus starigi statuon je li apud tiu je Jehuda Ibn Tibon, la “Patro” de la tradukistoj. Manuel estis unu el liaj plej indaj idoj.
En la Maŭzoleo de Ernesto Che Guevara en Santa Clara, Kubo, en 2005: de live dekstren, Carlos Tena, Manuel Talens, Quintín Cabrera kaj Gennaro Carotenuto.